Leverkusen: Remigius-preĝejo


La plej malnova preĝejo de Opladen estas la Remigius-preĝejo. Oni devas konfesi, ke ĝi hodiaŭ ne plu staras sur la origina loko: la plej malnova kirko staris kelkajn metrojn for de la nuna ejo kaj mezuris laŭlonge 35 piedojn (=10,85 metrojn), estis 22 piedojn (= 6,82 metrojn) vasta kaj 13 ¼ piedojn (= 4,11 metrojn) alta. 1862 la malnova kirko estis malkonstruita kaj anstataŭigita per novkonstruaĵo. Krom du malnovaj akvokraĉaĵoj nenio konserviĝis.

La nova preĝejo estis planita de la arkitekto Vinzenz Statz, kiu ricevis la mendon de la tiama pastro de la komunumo Sankt Remigius, Stephan Joseph Krey. 1863 unuafoje diservo okazis en la nova kirko. Sed dum la dua mondmilito ĝi estis komplete detruita. Dank' al la rekonstru-laboradoj de la komunumanoj en la jaro 1952 denove povus okazi diservoj en la nova Remigius-kirko.

Adreso:
An St. Remigius 7
51379 Leverkusen Opladen

Al la superrigardo Plu