Leverkusen: Kastelo Morsbroich


Muzeo por nuntempa artaĵoj

Dum oni trovas Forum kaj ripozdomon en la centro de urbo, en Wiesdorf, la tria "potenca centro" de Leverkusen-a kulturo troviĝas iomete aparte en Schlebusch. Iomete kaŝe enmeze de verdaĵo, kiel decas por iama nobela landsidejo kaj ĉaspalaceto, situas la kastelo Morsbroich.

En la nuna baroka formo ĝi estis konstruita dum la dua duono de la 18-a jarcento kaj pligrandigita dum la 19-a jarcento. Tra pordego proksime al la postmilita setlejo Alkenrath oni atingas la kastelon.

Kastelo Morsbroich hodiaŭ loĝigas la urban muzeon por nuntempaj artaĵoj kaj ampleksas pli ol 300 verkoj el pentroarto kaj plastiko same kiel ĉirkaŭ 2.300 verkoj sur papero. Dek ĝis dek du foje jare ŝanĝantaj ekspozicioj ofertas internacian scenaĵon de la nuntempa arto. La muzeo specife okupas pri la socihistoriaj kaj kulturhistoriaj aspektoj de la arto.

La urbo aĉetis la kastelon en 1974, kaj post renovigado la muzeo estis malfermita en 1985. Hodiaŭ kastelo Morsbroich estas pli ol muzeo: la granda parko estas celo por multaj promenantoj kaj en la festan spegulhalon la urbo invitas je solenaj reprezentantaj aranĝoj.

Morsbroich-a somero

Festo allogas je la tempo de la grandaj someraj ferioj milojn da vizitantojn el la urbo kaj ties ĉirkaŭo en la parkon de kastelo Morsbroich. Tiu estas la "Morsbroich-a somero", tradicia festo: Dum ses semajnoj tiam ĉiun dimanĉon okazas festo en la kastela parko, kie estas bone zorgata por amuzo, muziko, dancado, manĝaĵo kaj trinkaĵo. Ĉu liberaera teatro, irlanda folkloro, ĵazo, rok-en-rolo aŭ klasika muziko, ĉies gusto trovas ion interesan.

Historio de la kastelo

Kie hodiaŭ staras kastelo Morsbroich origine troviĝas mezepoka kastelo. Skribe menciita unue oni trovas en la jaro 1328 iun Johannes gen. Moir von dem Broiche. La kastelo estis sidejo de la berg-aj grafoj kaj ties vasaloj.

Dum la jarcentoj la kastelo plurfoje ŝanĝis la posedanton. 1619 ĝi venas en la posedaĵo de la germana ordeno. En 1775 la tute ruinigita kastelestablaĵo estis malkonstruita kaj novkonstruita kiel plezurdomo en stilo de rokoko. Je tiu tempo ankaŭ ekestis la "angla ĝardeno".

En 1806 la germana ordeno perdas la barokan kastelon al Napoleono I, kiu sekularigas la eklezian instituton. Baldaŭ poste Prusio transprenas la Rejnlandon, kaj kolonja bankisto ricevis 1817 la kastelon Morsbroich. 1857 Kommerzienrat Friedrich Diergardt aĉetas la tutan posedaĵon.

Malfermita:
marde de 11.00 ĝis 21:00 h
merkrede ĝis dimanĉe de 11:00 ĝis 17:00 h.

Adreso:
Gustav-Heinemann-Str. 80
51377 Leverkusen Schlebusch
Tel.: (0214) 85556-0

Al la superrigardo Plu