Leverkusen: Tureto Am Werth


Iama dometo de kurento

Dum la jaro 1896 la urbo Hitdorf travivis malgrandan revolucion, ĉar la malnova havenurbeto estis konektita al la kurentprovizado. Anstataŭ kandeloj kaj petrollampoj nun elektraj lampoj eklumis la nokton, kaj vapormaŝinoj kaj muskola forto estis anstataŭigitaj per la nova elektra energio.

La necesan konduktilan reton instalis la firmao Siemens-Schuckertwerke A.G. el Berlino. Post la fondado de la Rheinisch-Westfälische-Elektrizitätswerke (RWE) en la jaro 1908 la reto estis transprenita de RWE.

Komence nur elektitaj firmaoj ricevis elektran energion, ekzemple la bierfarejo, la alumetfabriko Fitzen und Salm aŭ la tabakfabriko Dorff.

Kiam dum la sekvantaj jaroj ĝis 1910 pli industriaj entreprenoj kaj privataj domoj estis ligitaj al la reto, RWE konstruigis du transformajn stacietojn, la tielnomatajn "dometoj de kurento" en Hitdorf.

La transforma stacieto en Stromstra&#szlig;e funkcias ĝis hodiaŭ. Tiu stacieto am Werth, nomita "tureto am Werth, estas ne plu uzita ekde 1983.

La tureto estis renovigita de la hejmregiona asocio Hitdorf kaj malfermiĝis 1998 kiel hejmregiona muzeo.

Malfermita: dimanĉe de 14.00 ĝis 16.30 h aŭ laŭ interkonsento. Telefonnumero: 02173/ 40154.

Adreso:
Am Werth
51371 Leverkusen Rheindorf

Al la superrigardo Plu