Leverkusen: Akvoturo


Akvoprovizejo kaj ekkonilo

Dum la antaŭindustria tempo ĉiu familio provizis sin mem kun akvo el putoj, fontoj aŭ libera akvaĵo. Ĉar la civitanoj ne konis la danĝerojn de malpurigado per poluakvo la konekso inter grunda kaj surfaca akvo, ripetitaj epidemioj okazis en la urboj.

Nur kun la ekesto de la industrio ekde la mezo de la 19-a jarcento malrapide la centra akvoprovizado ekestis in Germanio. La komunumo Wiesdorf 1906 unuafoje provizis parton de la civitanoj kun gaso kaj trinkakvo. Por atingi la nunan nivelon oni bezonis multajn teknikajn instalaĵojn kiel pumpiloj, tuboj, hidrantoj, plibonigajn procedojn por taŭga trinkakvo kaj ankaŭ akvoturojn.

La akvoturo en Leverkusen nun ekzistas ekde pli ol 20 jaroj: Post konstruado de du kaj duona jaroj la energiproviza entrepreno de Leverkusen (EVL) ekfunkciigis ĝin.

La 72 metrojn alta akvoturo amasigas ĉirkaŭ 4.000 kubmetrojn da trinkakvo en du ĉambretoj kaj servas kiel provizejo por tempoj de alta konsumo, kiam la akvopostulo abrupte plialtiĝas. Gravan rolon la akvoturo ankaŭ ludas por la premegaligo, ĉar la enmagazinigita akvo pezas per la konekso kun la akvotuba reto sur la tuboj kaj tiel garantias konstantan akvopremon.

La enhavo de la akvoturo sufiĉus por unu civitano de la urbo Leverkusen por ĉirkaŭ 85 jaroj, aŭ por la plenigado de sep halaj banejoj de la urbo.

La akvoturo de Leverkusen estas eĉ pli ol nur akvoprovizejo. Ĝi estas - krom la Bayer-kruco - ekkonilo de la urbo kaj alirebla por la publiko. ĝi ofertas al vizitantoj grandiozan panoramon super Leverkusen. Konstanta ekspozicio pri energiprovizado informas pri trinkakvo, kurento, tergaso kaj granddistanca hejtado. Dum la kristnaska tempo sur la tegmento de la turo staras kristnaska abio.

Malfermita: de majo ĝis fino de septembro: dimanĉe kaj festtage de 10.00 h ĝis 18.00 h. Labortage vizitoj por grupoj eblas post antaŭmendo sub la telefonnumero 0214/ 8661 315.

Adreso:
Leverkusen Bürrig

Al la superrigardo Plu