Leverkusen: Wiesdorf


Urbocentro

Wiesdorf estas la urbocentro de Leverkusen. Ĉi tie troviĝas la urbodomo, la administrada pinto de Leverkusen. Sur la antaŭplaco de la urbodomo la Aquamobil, kineta artaĵo, ofertas idilan loketon por ripozi. La puto-instalaĵo, kiu estis inaŭgurita kune kun la urbodomo en la jaro 1977, allogas somere per sia eksterordinara akvoludo kaj, kvankam ege malofte, per fajfilsonoj.

Butikoj, kafejoj kaj ĉefe grandmagazenoj setlis en Wiesdorf. La trapasejoj kun vitraj tegmentoj en la City-Center kaj de la "Luminaden" invitas ankaŭ dum malbona vetero al butikumado.

Kiel plia vitra butikummejlo 1999 malfermis la "City-Point, kie interalie TeleLev, la telefonasocio de Leverkusen, la energiproviza entrepreno kaj la urbo-informejo deĵoras por la civitanoj.

Kontrastriĉa estas la arkitekturo de Wiesdorf: Ekzemple el la deketaĝa turdomego oni rigardas la domidilion kaj la ĝardenojn de "Kolonie II", loĝejo el la 20-aj jaroj.

Ideala por ripozi estas la urba parko, kiu nur estas malmultaj minutoj piede for de la centro. Specife dum la printempo kaj la somero ĝi estas oazo inter Dhünn kaj Doktorsburg.

 

Al la superrigardo Plu