Leverkusen: Binne(r)ster Hof


Iama kavalira sidejo Schlebusch

La Binnester Hof, pli frue ankaŭ konata sub la nomo Junkersdorf, devenas laŭ taksokalkulado el la 12-a jarcento. Loĝ- kaj mastrumadkonstruaĵoj situis kiel fortikigitaj konstruadoj rekte ĉe la ĉefŝoseo Köln/Lennep/Schwelm.

El la gento von Schlebusch unue iu Lentzis von Schlebusch deĵoris inter 1410 kaj 1418 kiel komunumestro de Miselohe. Pruveble la kavaliroj de Schlebusch posedis tiun oficon ĝis la frua 16-a jarcento en la duklando.

Dum la 16-a jarcento sur la kavalira sidejo kelkfoje okazis kunvenoj de la registaro de la Berg-a lando.

Ĉirkaŭ 1666 Heinrich von Reuschenberg aĉetas la posedaĵon por la germana ordeno. 1784 Franz Ignaz Felix von Roll zu Bernaurenovigas la konstruaĵon. Lia blazono ĝis hodiaŭ konserviĝis super la pordo de la ĉefa domo.

Post la malfondo de la germana ordeno la kavalira sidejo unue venas al grafo Agar, poste al la Kolonjano Abraham Schaaffhausen. La nuna posedanto heredis la posedaĵon de la familio Paas, al kiu ĵi apartenis ekde 1876.

La iama triflanka akvofoso estas plenigita ĉirkaŭ 1825.

Adreso:
Binne(r)ster Hof
Bergische Landstraße 92
51375 Leverkusen Schlebusch

Al la superrigardo Plu