Leverkusen: Freudenthaler Sensenhammer


Industria muzeo

La iama falĉilfabriko H.P. Kulmann Söhne idilie situas en la periferio de Schlebusch, ĉe la bordo de la Dhünn. Estas la plej malnova ankoraŭ ekzistanta fabriko en Leverkusen. La tuta funkcianta fabriko nun estas ŝanĝita al eksterordinara industria muzeo: fabrikhaloj, domoj de laborantoj, vilaoj de fabrikantoj kaj akvoenergifontoj formas sur malvasta tereno ensemblon, kiu estas vidinda.

La Sensenhammer-muzeo ofertas tuŝeblajn teknikajn atrakciojn. Je demando oni montras en la fabrikhalo al grupoj, kiel falĉiloj, serpoj kaj pezaj tranĉiloj estas faritaj. Martelejo, forĝejo kaj ŝlifejo estas ilustre ekspoziitaj. Ankaŭ artaĵekspozicio, muzikaj kaj teatraj aranĝoj pli kaj pli ofte okazas en la konstruaĵaro.

La subtena asocio Freudenthaler Sensenhammer ekde 1993 prizorgas la muzeoprojekton.

Post antaŭmendo oni povas viziti la muzeon kun aŭ sen grupa gvidado.

Adreso:
Hammerweg
51375 Leverkusen Schlebusch
Tel.: 02171/ 5 25 12 (antaŭmendo)

Al la superrigardo Plu