Leverkusen

Kroniketo de UKLev - de la Unuigitaj Komunumoj de LEVerkusen

Jaro  
1107 Wiesdorf (Wistubbe) dokumentita unuafoje
1860 Carl Leverkus tie konstruigas ultramarinfabrikon
1889 Wiesdorf kaj Bürrig formas komunumon Küppersteg
1920 Tiu (kompleta) komunumo nomiĝas Wiesdorf (26.671 enloĝantoj)
1921 Wiesdorf fariĝas urbo (t.e. akceptas urborajton)
01.04.1930 "Naskiĝtago" de Leverkusen: Wiesdorf kunigita kun Schlebusch, Steinbüchel kaj Rheindorf sub la nova nomo de la komuna urbo (entute 42.619 enloĝantoj)
1955 Leverkusen sendependa de la distriktestraro (78.623 enloĝantoj)
1963 Grandurbo (100.000 enloĝantoj)
1975 Leverkusen pligrandiĝas per urboj Bergisch Neukirchen, Opladen kaj Hitdorf (iama parto de Monheim) [ĉ.170.000 enloĝantoj]
Opladen
1168 Opladen (Upladhin) unuafoje dokumentita
1858 Rajto de urbo koncesiita al Opladen
1914 Ĉefurbo de la distrikto Rhein-Wupper [Kreisstadt]
1930 Opladen aneksas Quettingen kaj Lützenkirchen
1975 Opladen fariĝas parto de Leverkusen
Neukirchen
1223 Neukirchen unuafoje dokumentita
1820 Neukirchen fariĝas parto de Opladen
1851 Denove sendependa de Opladen
1857 Neukirchen fariĝas urbo
1904 Ekde tiam estis nomata Bergisch Neukirchen
1975 Parto de Leverkusen

Tekston tradukis: Josef Fliegner