Leverkusen

La Urbo

La iom juna urbo Leverkusen naskiĝis en la jaro 1930 kaj estis nomita laŭ d-ro Carl Leverkus, kiu komence de la 19a jarcento estis translokiginta sian kemientreprenon de Wermelskirchen al Wiesdorf ĉe Rejno. En la jaro 1860 ankaŭ la kemifabriko Bayer en Elberfeld fondis filion en la regiono de Leverkusen, kies industrio kaj loĝantaro ekde tiam rapide kreskis. Hodiaŭ (2003) ĉ. 162.000 enloĝantoj vivas en la urbopartoj Alkenrath, Bergisch Neukirchen, Manfort, Opladen, Quettingen, Rheindorf, Schlebusch, Steinbüchel kaj Wiesdorf.

La fabriko de Bayer formas la industrian centron. Krom tiu mondkonata kemigiganto 4.000 malpli grandaj entreprenoj diversspecaj ekzistas en la urbo, al kiu plie apartenas la tri butikcentroj kun areoj rezervitaj por piedirantoj: Wiesdorf, Schlebusch kaj Opladen.

Leverkusen kiel la suda najbara urbo Kolonjo (Köln) situas ĉe la rivero Rejno kaj ĝuas tre favorajn trafikkondiĉojn. La du aŭtostratoj A1 kaj A3 kruciĝas kaj la interurbaj fervojoj direkte konektas la industrian urbon al la rejnlandaj metropoloj Köln kaj Düsseldorf.

Jenaj konstruaĵoj formas la koron de la Leverkusen-a sporta urbo: La sportparko kun la BayArena (stadiono), la amuzbanejo CaLevornia, la sporthalo (nomita laŭ la iama urbestro W. Dopatka), la surglacia sportejo, la malpezatletik-establaĵo, kelkaj gimnastik- kaj sporthaloj. Krom la fama eŭropa futbalklubo Bayer 04 en Leverkusen hejmas 126 aliaj sportaj teamoj. La urbanoj uzas kvin naĝbanejojn kaj unu surglacian sporthalon.

En la urbo sidejas multaj kultur- kaj edukadinstitucioj - interalie la baroka kastelo Morsbroich, kiu gastigas internacie konatan galerion de artaĵoj, kiu fokusas je moderna pentro- kaj skulptoarto. La muzeo ofte organizas ekspoziciojn.

Alia eminenta kultura evento estas la ĵazotagoj de Leverkusen (Jazztage), kiuj fariĝas ĉiujare dum la ferioj de aŭtuno. En la kultur- kaj kongrescentro Forum okazas teatraj prezentadoj kaj koncertoj. Ankaŭ la firmao Bayer ofertas altnivelan kulturprogramon.

Leverkusen situas en la okcidenta parto de la tradicia regiono Berg (iama duklando), precipe en la valo de la rivero Rejno, kie enfluas ties flankaj riveroj Wupper kaj Dhünn. Parkoj, parkaĵoj, kampoj, herbejoj kaj arbaroj okupas grandan areon de la pleje verda urbo.

Tekston tradukis: Josef Fliegner